La guiro (güiro [gu'i:ro], hispane „langenario“) estas ĉirkaŭ 30 ĝis 40 cm longa, kava ritma instrumento el ligno. Ĝi apartenas al la speco de la perkutinstrumento kaj pli precize al la grupo de la skrapaj kaj frotaj idiofonoj.
La guiron oni ludas per ĉirkaŭ 12-15 cm longa, konuse formita lignobastoneto (aŭ dorno de histriko, metalkombilo aŭ -balailo). La pli granda konusa parto kuŝas je tio en la mano. Por la kolorigo de la sono la lignobastoneto estas ritme ludata ekde la dika ĝis la maldika finaĵo de supre suben aŭ retren. La deveno de la guiro estas en la afrika muziko, kun granda virtuozeco tamen oni uzas ĝin en la latinamerika, precipe kuba muziko.
Varianto de la guiro en la dominga muziko nomiĝas güira. Ĝi havas metalan korpon kaj grave rolas en merengo. Diference al la kubana güiro ĝi estas fabrikata el metalo.
Moderna formo de la guiro estas fabrikata el metalo kaj havas la formon de torpedo, kaj tial oni ankaŭ nomas ĝi tiel.